HALLO! HALLO! TIE CI ESTAS NEDERLANDO !


Komunikoj pri la Nederlanda Abelkulturo.

Ni intencas regule presigi en tiun #265;i rubrikon Esperantlingvajn sciigojn por la informo de niaj kolegoj-abelkulturistoj en la eksterlando. Per tio #265;i ni esperas iomete helpi la plivastigadon de la scio pri tiu kulturo en nia lando kaj ni samtempe esperas ke la eksterlandaj samfakaj organoj ankaû volos sekvi nian ekzemplon, por ke #265;ie en la mondo la vo#265;o de la propra lando povu esti aûdata kaj komprenata kaj oni eksciu alies metodojn, profesimanierojn, esplorojn, k. t. p.
Al la diversaj gazetoj, al kiuj nia organo estos sendata, ni afable petas kiel eble plej baldaû starigi Esperanto-rubrikon, enhavantan mallongajn sciiggojn, similajn al tiuj, publikigitaj tie #265;i. Ni samtempe petas al vi bonvole sendi al ni vian organon (inter#349;an#285;e por la nia) kaj adresi #285;in al la Redaktoro Sinjoro Joh.A. Joustra, Randenbroekerweg 11, Amersfoort, Nederland.
Mi elkore dankas vin!

#348;tata Mielmarko. La Nederlandaj abelkulturistoj fondi#285;is unui#285;on, kiu intencas proponi al la publiko Nederlandan mielon kun #349;tatmarko. La Registaro havigis al tiu unuigo la rajtigecon doni statmarkojn al tiuj, kiuj metas sian kulturejon sub la kontrolon de la Nederlanda Mielkontrolstacio. Pere de sigelmarko, i.a. montranta la Nederlandan blazonon, la skatoloj aû boteloj estas sigelataj. Oni atendas ke per tio #265;i la honesteco en la mielkomerco estu pligrandigata.

Abelarsumigado. La en la kuranta jaro organizita sumigado de la Nederlanda abelaramaso montras ke ekzistas 84800 vintraj abelaroj en la #349;rankoj kaj korboj, t.e. 8837 malpli ol en 1921. Malaltaj mielprezoj kaj malfavora vendado de la produkto versajne estas la kaûzo de tio #265;i. La nombro de la abelkulturistoj estas proksimume 12.000.

Mielpropagando. La Unui#285;o por Plivastigado de la Abelkulturo en Nederlando farigis bonegan afi#349;on, kiu, krom #265;e privatuloj, butikoj, k. t. p., ankaû estas fiksita en pli ol 200 stacidomoj. La titolo estas: „Nederlanda mielo signifas: kuleroj plenaj je sano".

#348;tataj Reguloj. La #349;tata Miel regularo malpermesas la vendadon de artefarita mielo sub aliaj nomoj kaj samtempe ilustradon de la etiketo per bildoj pri la vivo de abeloj kaj plantoj. Mielo, kies diastataj gistoj estas mortigitaj, devas esti deklarataj kiel varmigita mielo.

Amatorismo. La profesia abelculturo pli kaj pli anstataûas la libertempkulturon. La antaûe ofte ekzistintajn grandajn abelarstalojn ni nuntempe preskaû ne plu renkontas. Estas ankoraû kelkaj abelarstaloj, kun pli al cent vintraj abelaoj. La #349;rankkulturo #265;iam plivastigadas.

Senakciza sukero por vintro-nutrajo. #264;iu abelkulturisto ricevas laûdezire maksimume po 7½ K.G. da sukero por #265;iu abelaro, pasigonta la vintron. Tiu #265;i sukero estas havebla senakcize, sed #285;i nepre devas esti miksata kun ftuoresceïne aû methylviolet. La sukerakcizo en Nederlando sumi#285;as je fl. 27.— por 100 K.G. tiel ke tiuj faciligoj estas eksterordinare gravaj por la konservado de la abelaramaso.

JOH.A. JOUSTRA, Redaktoro.